Monday, July 23, 2007

22 Julio 2007

Nu, la vojo al Vjetnamio. Mi havis auxtobuson je la 4:30 horo matene, do mi decidis ne dormi. Nu, fakte mi ne havis la tempon por dormi, cxar mi antaux meznokto ne komencis paki. Mi kredas, ke estontece mi ne faros tiel.

Pri la flugo al Sidneio mi scias nenion, kompreneble. Mi la tutan vojon dormis.

Sidneio al Ho Chi Minh Urbo mi ankaux multe dormis... kaj la koreia apudulo la tutan tempon volis babili kun mi. Felicxe mi ekdormis alie li vere la tutan tempon parolus al mi.

Sed li sciis pri Esperanto kaj multi plendis, ke oni estas divigita elsxpezi tiom da mono por lerni la anglan.

De Ho Chi Minh Urbo al Hanoi mi babilis kun iu juna virino el Brisbane... mi nun havas sxian retposxtadreson... mi kredas, ke ni havos novan lpumpan Esperantiston!

No comments: