Thursday, August 2, 2007

6,8,2007

6,8

2,8,2007

2,8,2008

Wednesday, August 1, 2007

Hanojo, 29 July 2007


La prezidanto cxe la solena malfermo. La paroladoj estis tro, tro, tro, tro, tro longaj - kaj duoble tiel cxar cxiuj estis tradukitaj en la vjetnaman.

Sed, kiel cxiam, la parolado de Renato Corsetti estis belega.


Poste mi tiel sopiris je biero, ke mi mem roligis la barelon. Ili certe vendas amason da biero cxi tie. Mi cxiam devas tuj mendi plian post al unuan... tuj post la unua alvenas al mia tablo. Belega biero.


En cxi tiu restoracio estas kapro... kun interesaj spicoj... ankaux kolombo. La segxoj sur la tegmentetagxo estas bonaj. Mi tre antaugxojas la reiron.


Mi sentis min iomete laca, sed felicxe iuj lernantinoj invitis min al sia dormejo, do mi havis la okazon iomete ripozi...


Tri el miaj vjetnamaj instuistoj. Fakte estas dek frauxlinoj en la cxambro. Cxiuj lernas du fremdajn lingvojn. Kun la aliaj mi parolis la francan, la cxinan kaj la rusan...


Vespere ni iris je biero. Ni trinkis suficxe, ke ni havis suficxe da boteloj por fari IJK-on


Jes, ni vere trinkis la bierojn. Jen la auxstraliaj delegitoj montrantaj je kio ili kapablas.


Mi partoprenis la ekskurson al la mauxzoleo de Ho Chi Minh. Ege interesa travivajxo. Ne postulu fotojn de tiu el mi... Oni rajtas kunporti nek fotilojn nek telefonojn. Mi ignoris la sxildojn pri tio kaj ecx trapasis la ilon, kiu faras sonon se oni havas metalon en la posxo. Sed neniu diris ion.

Ni devis vicigxi dum preskaux du horoj. Tiu foto estas de la domo de Onklo Ho... Oni ne povis foti la vicon al la mauxzoleo. Post kiam mi vidis kiel serioze ili faras cxion mi tre bedauxris, ke mi havis en la posxo fotilon kaj telefonon. Mi tre timis, ke mia telefonus kiam mi estis apud la kadavro de Ho Chi Minh.


Gardisto cxe la mauxzoleejo.


Policistoj aux soldatoj antaux la muzeo.


Kokonuso je tagmezo. Mi ne tre sxatas gxin...


Lokaj Esperantistoj... Ili ne timis min, sed la sunon...