Thursday, August 2, 2007

6,8,2007

6,8

2,8,2007

2,8,2008

Wednesday, August 1, 2007

Hanojo, 29 July 2007


La prezidanto cxe la solena malfermo. La paroladoj estis tro, tro, tro, tro, tro longaj - kaj duoble tiel cxar cxiuj estis tradukitaj en la vjetnaman.

Sed, kiel cxiam, la parolado de Renato Corsetti estis belega.


Poste mi tiel sopiris je biero, ke mi mem roligis la barelon. Ili certe vendas amason da biero cxi tie. Mi cxiam devas tuj mendi plian post al unuan... tuj post la unua alvenas al mia tablo. Belega biero.


En cxi tiu restoracio estas kapro... kun interesaj spicoj... ankaux kolombo. La segxoj sur la tegmentetagxo estas bonaj. Mi tre antaugxojas la reiron.


Mi sentis min iomete laca, sed felicxe iuj lernantinoj invitis min al sia dormejo, do mi havis la okazon iomete ripozi...


Tri el miaj vjetnamaj instuistoj. Fakte estas dek frauxlinoj en la cxambro. Cxiuj lernas du fremdajn lingvojn. Kun la aliaj mi parolis la francan, la cxinan kaj la rusan...


Vespere ni iris je biero. Ni trinkis suficxe, ke ni havis suficxe da boteloj por fari IJK-on


Jes, ni vere trinkis la bierojn. Jen la auxstraliaj delegitoj montrantaj je kio ili kapablas.


Mi partoprenis la ekskurson al la mauxzoleo de Ho Chi Minh. Ege interesa travivajxo. Ne postulu fotojn de tiu el mi... Oni rajtas kunporti nek fotilojn nek telefonojn. Mi ignoris la sxildojn pri tio kaj ecx trapasis la ilon, kiu faras sonon se oni havas metalon en la posxo. Sed neniu diris ion.

Ni devis vicigxi dum preskaux du horoj. Tiu foto estas de la domo de Onklo Ho... Oni ne povis foti la vicon al la mauxzoleo. Post kiam mi vidis kiel serioze ili faras cxion mi tre bedauxris, ke mi havis en la posxo fotilon kaj telefonon. Mi tre timis, ke mia telefonus kiam mi estis apud la kadavro de Ho Chi Minh.


Gardisto cxe la mauxzoleejo.


Policistoj aux soldatoj antaux la muzeo.


Kokonuso je tagmezo. Mi ne tre sxatas gxin...


Lokaj Esperantistoj... Ili ne timis min, sed la sunon...

Sunday, July 29, 2007

Hanojo, 28 Julio 2007


Aligxo je la kongreso. Cxiu estis iomete malrapide. Sed versxajne la helpantoj neniam antauxe faris ion similan. Mi iel komencis plendi (jes, mi scias, ke vi ne kredas tion...) kaj mi volis mem komenci plenumi formularon, sed iel ili jam havis mian nomon.

Laux mi la solena malfermo estis ege doloriga. Cxui parolado estis tradukita en al vjetnaman, do ili dauxris tro longe. Kiu nun memoras kion ili diris? Nur la parolado de Renato Corsetti estis bonege. Lia Esperanto estas tiel bona. Kaj la enhavo estis interesa.


Dum la interkona vespero, antaux la komenco de la muziko, oni ludis iujn infanajn ludojn. Mi trovis ilin iomete dolorigaj, sed sxajnas ke multaj gxuis ilin. Kaj la biero estis varmega.

Se inter la vjetnamaj helpantoj ne estus preskaux nur frauxlinoj oni vere sentus la mankon de inoj en la cxambro... Precipe kiam oni devas ludi iun ludon, je kiu oni devas preni viajn narbarojn per la mano... Sed, Vjetnamio ne estas konata kiel luksa lando do oni ne povas atendi, ke multaj frauxlinoj farus la longan vojagxon sole.


Sed la muzikisto estis ege bona. En la foto oni povas vidi lin kun lia filo.


Renato Corsetti, prezidanto de la UEA. Li ne aspektis tro sana... aux cxu la vojagxo kaj la varmeco gxenis lin...?

Friday, July 27, 2007

Hanojo, 27 Julio 2007


Vido el la unua etagxo de la dormeja konstruajxo, kie logxas la plejparto de la kongresanoj. Sxajnas, ke gxi estas konstruajxo, kie logxas nur fremdaj studantoj. Sed ankaux ne tre luksa.


Ili ekvidis la baneron, do ili petegis min pri foto.


Ni iris por sercxi matenmangxon kaj trovis cxi tiun ege bonan trinkejon. Granda menuo, sed ni (mi) komprenis preskaux nenion el gxi. Sed mirinde mi rekonis la vorton por angilo... la aliaj pladoj ni devis mendi en espero, ke ili bonaspektos.

Hanojo, 26 Julio 2007

Fine kelkaj aliaj Esperantistaj alvenis... nu mi auxdis, ke fakte jam estas kelkaj, sed mi ankoraux ne vidis ilin.

Je posttagmezo mi iris promeni. Mi fine trovigxas min cxe la lago/bestogxardeno. Ege bona loko, se oni ne pensus pri la bruo. Ekpluvis, kiel eble ofte okazas posttagmeze kaj estis bonege side sub kovrilo, kun biero kaj apude la falanta, varmeg-zona pluvo.


Vido trans la lago antaux la pluvo. Ege bone. Precipe kiam la biero kostas malpli ol $1 la glason.

La vetero igxas tre malvarmeta post la pluvo.


Denove iu veturigis min malantauxe sur motorciklo. Cxi tiun fojon mi ne tiel timis, kvankam la frauxlino diris, ke sxi sxatas rapide veturi... do mi iomete timis.

Mi havis la okazon vidi la dormejon cxe la universitato kie multaj el la kongresanoj logxas. Tre simpla kaj kun malmolaj litoj... Tute ne estas matraco. Sed je cxi tiu vetero kiel alie on povus fari?


La auxstraliaj Esperantistoj pretigxas je irado por biero. Rimarku la litojn. Cxiuj estas tiel kaj plia matraco ne ekzistas. Sed, tiel estas kiel la Vjetnamanoj hejme dormas.


La unua aro de Auxstralianoj. Ili kunlogxas kun iu Cxinulo.


Sxlosanta la pordon antaux ol mi prenos ilin je sercxo de biero.

Wednesday, July 25, 2007

Hanoi, 25 Julio 2007

Nu, hodiaux mi ankoraux ne havas esperantujajn aferojn por rakonti, tiel ke la IJK ankoraux ne komencis, sed mi povas meti cxi-tien kelkajn fotojn de la urbo kaj nun, de la cxirkauxajxo, kie okazas la kongreso.


Post mangxo de vjetnama nacia mangxajxo - pho mendita per vjetnama Esperantistino; alie mi ne scius kion mi mangxis.


Interesaj konstruajxoj en la cxirkauxajxo kie estas la kongresejo... nu, 2 kilometroj for.


riparejo por motocikloj...



tipa strato en Hanoio. Tio estas ne malproksima el la kongresejo. Mi provis trovi la kongresejon, sed sen sukceso. Versxajne mi preterpasis gxin, sen scii. Mi esperas, ke ekde la komenco de la kongreso estos granda afisxo cxe la kongresejo kiel oni faris en Sarajevo.