Friday, July 27, 2007

Hanojo, 26 Julio 2007

Fine kelkaj aliaj Esperantistaj alvenis... nu mi auxdis, ke fakte jam estas kelkaj, sed mi ankoraux ne vidis ilin.

Je posttagmezo mi iris promeni. Mi fine trovigxas min cxe la lago/bestogxardeno. Ege bona loko, se oni ne pensus pri la bruo. Ekpluvis, kiel eble ofte okazas posttagmeze kaj estis bonege side sub kovrilo, kun biero kaj apude la falanta, varmeg-zona pluvo.


Vido trans la lago antaux la pluvo. Ege bone. Precipe kiam la biero kostas malpli ol $1 la glason.

La vetero igxas tre malvarmeta post la pluvo.


Denove iu veturigis min malantauxe sur motorciklo. Cxi tiun fojon mi ne tiel timis, kvankam la frauxlino diris, ke sxi sxatas rapide veturi... do mi iomete timis.

Mi havis la okazon vidi la dormejon cxe la universitato kie multaj el la kongresanoj logxas. Tre simpla kaj kun malmolaj litoj... Tute ne estas matraco. Sed je cxi tiu vetero kiel alie on povus fari?


La auxstraliaj Esperantistoj pretigxas je irado por biero. Rimarku la litojn. Cxiuj estas tiel kaj plia matraco ne ekzistas. Sed, tiel estas kiel la Vjetnamanoj hejme dormas.


La unua aro de Auxstralianoj. Ili kunlogxas kun iu Cxinulo.


Sxlosanta la pordon antaux ol mi prenos ilin je sercxo de biero.

No comments: