Sunday, July 29, 2007

Hanojo, 28 Julio 2007


Aligxo je la kongreso. Cxiu estis iomete malrapide. Sed versxajne la helpantoj neniam antauxe faris ion similan. Mi iel komencis plendi (jes, mi scias, ke vi ne kredas tion...) kaj mi volis mem komenci plenumi formularon, sed iel ili jam havis mian nomon.

Laux mi la solena malfermo estis ege doloriga. Cxui parolado estis tradukita en al vjetnaman, do ili dauxris tro longe. Kiu nun memoras kion ili diris? Nur la parolado de Renato Corsetti estis bonege. Lia Esperanto estas tiel bona. Kaj la enhavo estis interesa.


Dum la interkona vespero, antaux la komenco de la muziko, oni ludis iujn infanajn ludojn. Mi trovis ilin iomete dolorigaj, sed sxajnas ke multaj gxuis ilin. Kaj la biero estis varmega.

Se inter la vjetnamaj helpantoj ne estus preskaux nur frauxlinoj oni vere sentus la mankon de inoj en la cxambro... Precipe kiam oni devas ludi iun ludon, je kiu oni devas preni viajn narbarojn per la mano... Sed, Vjetnamio ne estas konata kiel luksa lando do oni ne povas atendi, ke multaj frauxlinoj farus la longan vojagxon sole.


Sed la muzikisto estis ege bona. En la foto oni povas vidi lin kun lia filo.


Renato Corsetti, prezidanto de la UEA. Li ne aspektis tro sana... aux cxu la vojagxo kaj la varmeco gxenis lin...?

No comments: