Monday, July 23, 2007

Hanoi, 23 Julio 2007

Dua tago.

La urbo ne tre placxas al mi. Oni sentas, ke en la urbo estas nur motorcikloj. Sencese kaj cxie estas tiu bruo. Ili estas sur la stratoj kaj ankaux sur la trotuaroj - tiel, ke oni ne povas marsxi sen iam marsxi sur la strato. Estas freneze.


Jes, ekzistas belega lago en la centro de la urbo. Sed oni ne povas la tutan tempon sidi apud lago.


Hodiaux mi renkontis la virinon, kiu mendis la hotelcxambron por mi. Sxi certe estas afabla homo.

Sxajnas, ke estas ne malmultaj da Esperantistoj en Hanoi. Sed se ne estus la IJK oni ne scius pri tio. En la pasporta servo estas neniu nomo el Vjetnamio. Oni certe bezonas alian rimedon por trovi Esperantistojn, cxar la pasporta servo ne tauxas. Nu, la pasporta servo estas bona ajxo, sed Esperantujo certe bezonas ion, kiu estas pli ol iu rimedo por senpage tranokti.

No comments: