Monday, July 23, 2007

Hanoi, 24 Julio 2007


Hanoi kiel oni povus vidi gxin en bildkartoj aux en turistoj brosxuroj... Sed fakte, estas multo da rubajxo cxie apud la lago sur la herbejo. Tio bildo aspektas trankvila, sed ankaux tie estis tre brue pro la proksimeco de granda strato.


Hanoi kiel gxi estas... Fakte ne ekzistas vera trotuaro, cxar la homoj uzas gxin kiel parkejo por motorcikloj. Ecx en la malnova kvartalo, kie estas la restoracioj ktp, estas sencesa bruo de motorcikloj.

Interesa urbo por la IJK. Min nun tre interesas kiom el la multaj partoprenantoj el Francujo venos al tiu-cxi eksa kolonio franca kaj povos komprenigi sin per la franca lingvo. Povos esti tre gxena por ili, ke ili ofte estos divigitaj uzi la anglan.
Por Esperantisto Hanoi devas esti deprima lando - por la plejmulto da vizitantoj la angla estas deviga.

Sed certe, multaj homoj cxi-tie tute ne komprenas aux parolas la anglan.

Versxajne la cxirkauxajxo apud la kongresejo, for de la turista centro estos tute alie. Mi baldaux ekscios.

No comments: